KOMENCO

KIAL

METODOJ

KUNVENOJ

SENMANĜULOJ

KONTAKTO

ESPLOROJ

DEMANDOJ

SIMPTOMOJ

KONSCIO

FASTADO

DISKUTA FORUMO

Tiun paĝaron mi kreis en 2001 kaj de tiam mi ne aktualigis ion ajn, tial konsciu ke iuj informoj povas esti jam ne aktualaj. Plej aktuala estas la Pola versio -- de tiu originas alialingvaj versioj.
Se vi scias Polan aŭ Anglan lingvojn kaj la temo profunde interesas vin, mi proponas al vi legi mian libron "Senmanĝa VivStilo", kiun mi senpage publikigis en la Pola kaj Angla partoj de tiu paĝarkolekto.
Vi povas komenci de http://inedia.info .
---------


SENMANĜADO

estas stato (aŭ karakteriza eco de vivostilo), en kiu persono ne bezonas manĝi dum relative longa tempo (ekz. jaroj, tuta vivo), por ke ties korpo normale funkciu en la perfekta stato. Alie oni povas diri, ke en senmanĝado oni ne bezonas manĝi, por ke la korpo perfekte funkciu, sed tio ne signifas, ke oni ne rajtas manĝi, ĉar ja ekzistas elekto (manĝi aŭ ne). Senmanĝado estas flanka efiko (aŭ dumvoja etapo) de larĝigo de konscia sfero, en kiu la koncerna persono vivas.
Senmanĝulo estas persono, kiu plene atingis senmanĝadon, tial ne devas manĝi aŭ trinki, ĉar lia korpo tute ne bezonas tion, por perfekte funkcii. Tamen senmanĝulo ĉiam povas elekti, manĝi (trinki) aŭ ne, ĉar estas ja libera pri tiu funkciero de la vivo.
Multaj (preskaŭ)senmanĝuloj iam trinkas akvon, teon, kafon aŭ alian trinkaĵon. Iuj el ili iam, ekz. unufoje dum kelkaj semajnoj, por kontentigi gustosenson, manĝas ion aŭ trinkas (ekz. ĉokoladpecon, kukon, fromaĝon, krenon sukon, kafon). Senmanĝuloj asertas, ke ja temas ne pri asketaj korpaj ekzercoj, sed pri liberiĝo (je tiu plej forta materia ligo) kaj utiloj, kiujn donas senmanĝa vivstilo (SVS).

Oni ne nomas senmanĝulo la personon, kiu regule trinkas likvan manĝaĵon ekz. Sukojn — tiam oni parolas pri dieto. Ankaŭ religia aŭ kuraca fastadoj ne estas senmanĝado (kvankam ankaŭ tiam homo ne akceptas nutraĵon), ĉar ili daŭras difinitan tempon, havas difinitan celon kaj poste oni revenas al manĝado. Senmanĝulo oni ne povas nomi ankaŭ la personon perforte devigantan sian korpon malakceptadi manĝaĵojn – tia agado kutime kondukas al forigo de la organisma energio kaj poste malsatmorto.

Vojoj por fariĝi senmanĝulo kondukas precipe tra larĝigo de konsciosfero (en kiu la persono vivas), tial senmanĝado estas pli karakteriza eco de persona vivostilo kaj malpli afero de malakcepto de nutraĵoj. La senmanĝulo, ĉar estas liberigita de la bezono enigi nutraĵon en la organismon, havas liberecon elekti, manĝi aŭ ne. Unu afero certas, ke senmanĝulo ne devas manĝi, por ke lia organismo normale funkciu.



KIEL TIO EBLAS (mallongaj klarigoj)

Klarigo por homo kun “aperta menso”.
"Ekzistas aferoj, pri kiuj eĉ filozofoj ne sonĝis". Sendepende je nia kredo pri iu fenomeno aŭ ne, tiu ekzistas kaj ne zorgas pri niaj konvinko, scio aŭ kredo. Krome, ĉu ajna klarigo vere validas? Plej gravas la fakto, ke sur Tero ĉiam vivis homoj, kiuj ne bezonis manĝi. Se iuj homoj (ĉiam ekzistantaj en historio de la civilizacioj sur Tero) povas vivi tiel, tio signifas, ke ankaŭ aliuloj potenciale havas tiun kapabon; nur oni bezonas trovi manieron akomodi la organismon al tiuspeca funkciado.

Klarigo por esoteremulo.
La Konscio kreanta ĉiean energion, diverse nomatan (lumo, prano, qi, orgono aŭ alie), konsistigantan ĉion, vivigas la personon, kiu ne konsumas materiajn nutraĵojn. La organismo povas esti provizata kaj konstruata per la energio, se la subkonscio (kiu regas la fizikan korpon) aŭtomate povas ĝuste transformi la ĉiean energion por bezonoj de la homa korpo. Tiu procezo okazadas, se la konsciosfero de la persono estas sufiĉe larĝa, ĉar La Konscio estas konsistigero de eĉ tiu vivtena energio.

Klarigo por sciencemulo.
La homa organismo estas la plej komplika (el konataj al la homo) integriĝinta kaj memstiranta energia strukturo de la materio. Ĝi estas kompleksa kaj ankoraŭ multparte neesplorita komputila-mekanika-biologia kreaĵo stirata de la cerbo, kun pluraj kampoj kaj radiadoj magnetaj, elektraj, gravitaj. La oficiala scienco ankoraŭ ne ĝisfine klarigas la sistemon de provizado kaj utiligo de energioj en la homa organismo. Iun el metodoj, konstrui kaj provizi la ĉelojn de la homa organismo, konsistigas energio kaj substancoj produktataj en la nutra kaj spira sistemoj (kemia fabriko). Krome funkcias alia, fakte, ĉefa sistemo (preskaŭ nekonata, tial sendita al duaflanka rolo), kiu konstruas la ĉelojn senpere per transformo de la ĉiea energio. ĝi transformas la energion senpere en materion, ja ĉio kion la organismo bezonas. Pinealon oni konsideras plenumi esencan rolon en tiu procezo. Tiun hipotezon konfirmas esploroj faritaj al senmanĝuloj, en kiuj komputila tomografia analizo montras konsiderindan pligrandiĝon de la glando.
Alia scienca klarigo venanta de la atomfiziko estas jena. La homan organismon konsistigas histoj (ĉelaroj), tiuj estas konstruitaj el kemiaj molekuloj, kiuj siavice konsistas el atomoj. Atomoj konsistas el neŭtronoj, elektronoj kaj protonoj, kiuj estas konstruitaj el pli malgrandaj korpuskloj. Rezulte de tia dividado / serĉado de la primara konstruero ni atingas lokon, kie la solida materio ĉesas ekzisti kaj ni havas nur ion, kion oni povas nomi kirliĝoj de energio aŭ simple: energio. Dum miloj da jaroj de nia civilizacio oni konis tiun energion sub diversaj nomoj, ekz. prano, orgono, lumo. El tio devenas nocioj kiel "vivi per lumo" aŭ "prana nutrado". La tuta ekzistanta en nia universo materio konsistas el tiu energio, ankaŭ la homa korpo. ĉiuj el miloj da kemiaj substancoj en la homa organismo konstante estas konstruataj (fare de la subkonsciaj procezoj) el la energio.

Klarigo por persono "ĝisfunde religiema".
Dio estas ĉio. Ekzistas nenio, kio povus ekzisti sen Dio kaj ekzistas nenio ne kreita de Dio. Senkonceptebla kaj ĉiopova Dio estas sola kaj la plej alta perfekteco. La ĉiopova Dio kreis ĉion kaj estas la plej alta senkonceptebla perfekteco, tial Dio povas elekti personojn, kiuj kapablas vivi sen manĝado de nutraĵoj. Ne havas sencon demandi, kiel Dio povas fari tion; gravas, ke ja povas kaj elektas homojn, al kiuj donas tiun gracon. Krome oni povas ankaŭ peti Dion pri la graco fariĝi senmanĝulo, ĉar ja Dio plenumas sincerajn petojn de Siaj infanoj.


MISGVIDA IMPETO
Mi vidas (ĉar ja multaj personoj kontaktas min), ke relative multaj homoj volas “transiri al la prana (aŭ luma) nutrado". Ili metis tiun celon antaŭ sin kaj per ĉiuj fortoj volas realigi ĝin, malpli konsiderante la propran sanstaton. Tia impeto kaŭzas al tiuj personoj pli da damaĝo ol utilo, pro nesufiĉa kompreno, neplenaj klarigoj kaj ĝenerala manko de sufiĉa scio, pri kio temas. Malgraŭ sxajnoj kaj misinformoj disvastigitaj de amaskomunikiloj kaj iuj personoj, senmanĝado koncernas etapon sur vojo de persona evoluo, aspiranta al perfekteco. Nura celado al rezigno pri manĝado, al adapto de la organismo por vivi sen la bezono de la materia nutrado, povas kaŭzi problemojn.
Tial unu el celoj de tiu interreta paĝaro estas livero de praktikaj informoj: pri kio temas en la senmanĝado, kiel oni kun tio procedu, kion oni ne povas elimini, kion oni atentu ktp. Mi faras tion inter alie, por preventi iujn kontraŭ salto en nekonataĵon, kiu estas tiom danĝera, ke povas konduki al adiaŭo kun tiu ĉi mondo.


AVERTO
Tasko kiun mi (Joachim M Werdin) celas plenumi en tiu ĉi paĝaro estas, transdoni al la homoj:
- konkretajn informojn pri metodoj adapti sin al senmanĝa vivstilo;
- aspiron gvidantan la homon al decido larĝigi sian konscisferon;
Bonvolu tamen ne trakti tiujn ĉi informojn kiel seneraran lernolibron, kiu celas adapti homon al SVS. Skribante tiun materialon mi intencis nur liveri informojn pli teoriajn ol praktikajn. La adapto al SVS estas pli ampleksa procedo kaj postulas altgradan memkonscion de la interesato. Konsultado aŭ eĉ gvidado fare de spertulo povas helpi komence. Vojo atingi SVSn estas alia ĉe ĉiu aparta persono. Ne ekzistas sola metodo por ĉiuj, ĉar ja ĉiu homo iras vojon individue elektitan. Ekzistas tiom da metodoj, kiom da personoj atingintaj SVSn.