KOMENCO

KIAL

METODOJ

KUNVENOJ

SENMANĜULOJ

KONTAKTO

ESPLOROJ

DEMANDOJ

SIMPTOMOJ

KONSCIO

FASTADO

DISKUTA FORUMO



ESPLOROJ SCIENCAJ, MEDICINAJ KAJ ALIAJ

APERTA LETERO al kuracistoj kaj sciencistoj
APERTA LETERO al ĵurnalistoj kaj redaktoroj


Vivostilon de  homo karakterizitan interalie per tio, ke la persono ne akceptas substancojn ĝenerale rekonitajn kiel manĝaĵo, oni plu ne trovas populara sur la Tero, malgraŭ ke tiaj personoj nombras milojn. Unu el la kaŭzoj, kial homoj elektas en sia vivo malpli bonajn solvojn, estas manko de ĝusta scio aŭ antaŭjuĝoj. La nuna kleriĝo de averaĝa homo pri la vivostilo, kiun interalie karakterizas senmanĝado, estas preskaŭ nenia. Oni valoras do doni al la homa socio pluajn fidindajn, kontrolitajn kaj science pruvitajn informojn, por ke ĉiu povu pli konscie decidi pri sia vivo.

Ni serĉas sciencistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, redaktorojn kaj instituciojn, kiuj trovus interesa seriozan esploron pri senmanĝado kaj senmanĝuloj. La temo en si mem taŭgas perfekte por magistriĝa laboro, doktoriĝa aŭ habilitiĝa disertacioj ktp.
Bonvolu kontakti al Joachim.