KOMENCO

KIAL

METODOJ

KUNVENOJ

SENMANĜULOJ

KONTAKTO

ESPLOROJ

DEMANDOJ

SIMPTOMOJ

KONSCIO

FASTADO

DISKUTA FORUMO



Jen la plej ofte farataj demandoj koncernantaj vivon sen manĝado. Se vi ne trovos ĉi tie la respondon, serĉu en la cetera parto de la servopaĝaro.

  1. Kial ni havas digestan sistemon?
    La homo havas liberan volon (sekve do konscian menson). Tiu menso postulas de la korpo maksimuman flekseblecon kaj akomodeblecon. Tial la organismo posedas tiom da sensoj kaj estas la plej kompleksa memstira maŝino mekanika-elektronika-kemia el tiuj al ni konataj. Ĉio ĉi bezonendas por empirie sperti. MI volas propre sperti tiun intervalon de osciloj nomatan materia universo, tial ĝi kreis menson kaj la menso kreis korpon kaj materian mondon. La nutra sistemo estas unu el sistemoj, kiu ebligas sperti iun intervalon de frekvencoj (vibradoj) nomatan materia nutraĵo. La menso, do sekve konscio (libera volo) kapablas empirie sperti, povas uzadi ajnajn sistemojn de sia maŝino (organismo), sed ne devas tion fari. Ĉi tio koncernas ankaŭ la nutran sistemon, kaj tial ni ĝin havas. La menso povas ankaŭ sklaviĝi, dependiĝi de certaj sistemoj, de substancoj, de situacioj ktp. Ĝi povas sklaviĝi, sed ankaŭ povas sendependiĝi (liberiĝi), do povas ekz. sendependiĝi de la plej forta nuntempe surtera manio kia estas la manĝado. La antaŭirantaj civilizacioj de la Tero (pli ol unu miliardo da jaroj de historia tempo) ne estis dependigitaj de la nutra sistemo.

  2. Kial homoj mortas pro malsato?
    Nure kaj sole pro timo kaj kredo pri tio, ke sen manĝado oni mortas. Timo estas kontraŭo de amo, do kreas same fortajn emociojn. Kredo formas bildon en la menso. Bildo lige al forta emocio estas la plej efika programo. Subkonscio, kiu agas precize laŭ programoj, plenumos ankaŭ tiun ĉi, la programon de morto de la organismo. Subkonscio ne pensas, simple agas precize laŭ programo, senkonsidere pri la rezultoj. La simpla konkludo estas jena: se vi kredas, ke sen la manĝo vi mortos, tio certe okazos tiel. Senmanĝantoj kredas (scias), ke manĝado estas senbezona al organismo por korekte fukciadi, tial iliaj korpoj vivas kaj korekte funkcias.

  3. Kial vi ne veturus tien, kie homoj mortas pro malsato kaj ne instruas ilin?
    Estas malfacile tion kredi sed ekzistas sur Tero grupo da homoj, por kiuj profitdona estas interalie tio, ke homoj mortu pro malsato, senkuraceble malsaniĝu, estu analfabetoj, ke naturmedio estu malpurigita ktp. Tiu ĉi grupo de tre influaj homoj faros ĉion (kaj ili havas kaj regpovon kaj monon), por ke homoj restu en senscio, ĉar tiam ili estas nekonsciaj sklavoj. La persono veturanta al la lokoj, kie homoj mortas pro malsato, tre riskus danĝerigi sian vivon. Tre facile estas direktigi emociojn de senesperiĝintaj homoj, pretaj fari ĉion, por ricevi pecon da pano.
    Tial pli bona solvo estas edukado de homoj kun plenaj stomakoj, kun pli alta nivelo de memkonscio. Ili estas estonta ekzemplo por la ceteruloj. Ja tiel nuntempe okazas, la landoj subevoluintaj prenas ekzemplon, sekvas laŭ solvoj de la pli evoluintaj landoj. Se do tiuj, kiuj havas la monon kaj troabundon da nutraĵo montros, ke ne manĝas kaj feliĉe vivas, tiam ĉi tiuj malsatantaj scipovos pli rapide kompreni kaj imiti tion, por liberiĝi.
    Je supra demando oni povas respondi per demando: Kial la riĉaj organizaĵoj, partoprenantaj "nutradon" de tiuj malsatantoj, ne interesiĝas pri ties edukado, evoluo de konscio, kiu sendependigus tiujn sklavojn?

  4. Kial oni devas pagi por ĉeesto en la seminarioj?
    Dum seminario instruisto (preleganto) transdonas senpagan scion, kiu estas universale alirebla (tamen oni devas iom serĉi por ĝi). Ĉiuspeca sciaro estas senpaga kaj ĉiu povas serĉi kaj alproprigi ĝin al si. Instruisto estas persono, kiu scion trovis, ordigis kaj transdonas ĝin laŭ difinita maniero. La scio estas senpaga, sed la laboro de instruisto, luo de la salono kaj aliaj aferoj estas pagendaj.