KOMENCO

KIAL

METODOJ

KUNVENOJ

SENMANĜULOJ

KONTAKTO

ESPLOROJ

DEMANDOJ

SIMPTOMOJ

KONSCIO

FASTADO

DISKUTA FORUMO



KURACA FASTADO

Plej simplaj solvoj estas plej efikaj. Fastado konfirmas tiun regulon. Fastado estas plej efika fizika kuracmetodo por la homo. Ĝi tiom mirinde bone kaj efike kuracas la homon, ke oni povus demandi: Kial tiom malmulte konata kaj uzata estas tiom simpla kaj efika vojo por senigi sin je malsanoj, por eksterordinara bonigo de la sanstato kaj bona farto, por pligrandigo de energikvanto de la homa organismo?



Ekzistas kelkaj metodoj kuraci homon per fastado; plej ofte uzataj kaj plej efikaj estas du: seka kaj ordinara.

SEKA

Jen metodo plej simpla, oni ja neniom metas en la buŝon, eĉ ne akvon. Fakte, por ke ĝi estu plej efika, oni ne rajtas eĉ tuŝi akvon. La organismo restas tute sen iu ajn likvaĵo dum la tuta periodo. La seka fastado donas du- ĝis tri-oble pli efikan rezulton al la korpaj sistemoj puriga kaj eliga. Oni proksimume povas kompari, ke ekz. unusemajna seka fastado egalas per siaj efikoj al du- ĝis tri-semajna fastado kun trinkado de pura akvo.

Seke oni povas fasti de 1 ĝis 14 tagoj, tio dependas je kelkaj faktoroj. Ju pli seka kaj pli varma la aero, des malpli longe oni fastas. Sekan fastadon mallongigas ankaŭ fizika movado kaŭzanta ŝvitadon. Se la kondiĉoj (temperaturo, aersekeco, fizika aktivado) estas averaĝaj (ordinaraj), la statistika homo povas resti sen akvo dum 1 semajno. Dum tiu tempo valoras kontroli sekecon de la organismo. Oni povas permesi, ke la organismo senakviĝu ĝis nur certa grado. Paso de tiu grado kaŭzas, ke jam ne eblas reakvigi la organisom sufiĉe, por ke ĝi ĝuste funkciu, tial rezulte de tio ĝi ĉesas funkcii (mortas). Tion oni atentu dum la seka fastado. Kutime, se la kondiĉoj estas ne ekstremaj, oni sendanĝere povas seke fasti dum 4 diurnoj. Alia grava faktoro, kiu influas permesatan longon de la seka fastado, estas kvanto de forigeblaj per akvo substancoj kolektiĝintaj en la organismo antaŭ la fastokomenco. Ekzemple, se oni antaŭ la fastado estas manĝinta multan salan manĝaĵon, oni ne komencu la sekan fastadon ĝis la troa salo estos forigita (tiam oni ja soifas, eĉ sen fastado). El tio venas konkludo, ke la sekan fastadon plej sobre estas komenci post kelkaj tagoj de fastado kun akvo. Por averaĝa kazo, mi konsilas komenci fasti kun trinkado de akvo kaj nur post 1 semajno rezigni pri ĝi.



ORDINARA

La fastanto tute neniom manĝas eĉ en formo de sukoj, solvitaj substancoj (ekz. sukero, kafo, teo, mielo); sola permesata substanco estas pura negasa akvo. Dum la fastado distilita aŭ senmineraligita akvo estas pli konsilinda. Gravas memori, ke eventuala aldonado de aliaj substancoj en la akvon (ekz. kelkaj gutoj da citrona suko, por havi guston), povas distri la organismon kaj malgrandigi efikecon de la fastado. Fakte, se la organismo ricevas ion krom puran akvon, oni ne povas diri pri fastado sed pri malsatiga dieto (ankaŭ tiu malofte havas siaspecan utilon). La fastado daŭras de 1 diurno ĝis kelkaj monatoj, tio dependas precipe je kvanto de kolektita (kaj magazenata sub la haŭto) graso. Oni povas kalkuli, ke por 1 kilogramo de la graso la organismo bezonas 2 ĝis 4 tagojn, por forigi (bruligi) ĝin el la organismo. Do, se ekz. vi pezas 20 kg tro multe, vi povas longigi la fastadon je 40 ĝis 80 diurnoj. La kuraca fastado mem (sen periodo foriganta la superfluan grason) daŭras de 1 ĝis 40 diurnojn. Ĝenerale ju pli longe des pli bone. Fasto malpli longa ol 14 tagoj povas doni ne daŭrajn rezultojn, tial estas konsilide fasti minimue dum 2 semajnoj.

Se vi neniam fastis, pli bone unue iom ekzercu. Vian unuan faston faru iam ajn, ĝi daŭru 1 diurnon. Post kelkaj tagoj vi facile povos fasti jam dum 3 diurnoj. Sekva fastado, post kelkaj tagoj, povos jam sekure daŭri dum 1 semajno. Poste, jam kun tiom da sukcesa spertado, vi povos fasti dum 10 tagoj aŭ (pli bone) dum 2 semajnoj. Kiam vi estas sukcesinta fasti dum 2 semajnoj, vi povas facile kaj sekure fasti dum kelkaj semajnoj. Biologie por ne tro dika homa korpo 40diurna fastado kaŭzas miraklojn. Ĝi severe biologie junigas la organismon (klinike kaj okule pruvita fakto), forigas preskaŭ ĉiujn malsanojn (iuj malsanoj, ekz. iuj malnovaj kanceroj, bezonas ripeton de la fastado), forigas sulkojn, kaŭzas harojn nigriĝi aŭ rekreski, ne menciante beligon de la organismo pro maldikiĝo. Spertinte kuracan fastadon, oni ekscite parolas pri multaj psikaj kaj korpaj faktoroj profitigaj la sanstaton. "Mi neniam imagis, ke mi povas farti tiom bone.", "Se oni ne spertas tion, oni ne scias, kion signifas perfekta sanstato, eĉ se antaŭe oni sentis sin sana." — tiajn kaj similajn esprimojn oni povas aŭdi.

Estas unu serioza danĝero de fastado, pro kiu la korpo povas ĉesi funkcii (morti) — timo. La socia sugesto, en kiu ni vivas, enradikigis en nian subkonscion eraran konvinkon (programon), ke homo devas manĝi kaj ke fastado estas danĝera kaj difektanta la korpon. Nu, se vi tion kredas, fastu ne tuj dum 40 tagoj, ĉar eblas, ke pro la timo via korpo ĉesos funkcii pli frue. Mi proponas, ke vi unue ekzercu: 1 diurnon, 2 diurnojn, 3, 5, 7, 10 ... ktp. ĝis vi mem spertos, ke tiuj diroj rezultas simple pro manko de baza scio pri funkciado de la homa organismo.



MALAGRABLAJ REAGOJ

La organismo dum fastado povas malagrable reagi. Ĉiu homo iom alie sentas tion; iuj havas neniun malagrablan reagon de la organismo kaj dum la tuta tempo bone fartas, aliuloj fartas tiom malbone, ke ŝajnas al ili ke jam preskaŭ mortas. Se vi bone fartas, vi povas ĝui la fastadon kun ĝojo, ke la organismo pli kaj pli saniĝas kaj juniĝas, kaj okupi vin pri aliaj aferoj. Se al vi okazas iuj el la reagoj, sciu ke ili estas pozitivaj simptomoj de la biologia purigado, do vi povas resti pacienca atendante ĝis ili pasos. En tre maloftaj okazoj ili postulas ĉeson de la fastado.

Al la malagrablaj organismaj reagoj aperantaj dum fastado apartenas inter aliaj:

Se iu aŭ kelkaj el tiuj reagoj okazas al vi, simple atendu, tio pasos post kelkaj horoj, tagoj aŭ (malofte) semajnoj. Ili mem ne endanĝerigas la organismon, kvankam ja valoras atenti; ekz. en kazo de kapturniĝo kaj svenemo, atentu, por ne fali. Se vi jam suferas pro tro malalta sangopremo, atentu, ĉar ĝi povas ankoraŭ pli malaltiĝi ĝis danĝera nivelo, do kontrolu kaj laŭe planu fizikan aktivadon. Se grandaj ŝtonoj estas en la renoj, en malofta okazo rompiĝinta iom pli granda peco povas ŝtopi la urintubon kaŭzante seriozan dolorn (ne ĉesigu la fastadon sed forigu la ŝtopantan pecon).

Ĝenerale, mallonge klarigante, oni povas diri, ke ĉiu el la malagrablaj reagoj indikas, ke la organismo forigas (kolektintajn dum jaroj) venenojn, mortintajn ĉelojn, ordigas funkciadon (de ekz. glandoj), riparas ion. La organismo, perfekta memreganta sin maŝino, restarigas plej perfektan staton de ĝia funkciado. Tial fastado servas kiel periodo, dum kiu oni ne ĝenas la organismon kaj permesas al ĝi fari la necesajn riparon, purigon, restarigon ktp, por ke ĝi povu servi pli bone, pli longe. Regula fastado estas iu el sekretoj de longa kaj sana vivado. Nenio malbona okazas, se oni fastas ne tro longe. Tro longa fastado povas kaŭzi troan eluziĝon de la ĉeloj kaj viva energio.



RIMARKOJ

Intesta purigado (lavado)

Dum la fastado (krom la seka) tre valoras purigi la dikan inteston per akva lavado. Iuj homoj opinias tion abomena ago. Se vi apartenas al ili, vi ne devas purigi la inteston. Sciu tamen, ke nepurigata dika intesto enhavas putrantajn substancojn, kiujn la sango ensorbas. Tiam ili cirkulas tra la tuta organismo, kaŭzante la malagrablajn reagojn, aldone ŝarĝante la hepaton kaj renojn. Parto el la intesta enhavo restas neforigita en formo de fekŝtonoj. Fekŝtonoj estas kaŭzo de intestaj malsanoj inkluzive kanceron. Do, decidu, ĉu vi preferas rigardi la putraĵojn elfluantajn el via intesto aŭ preferas putri interne.

Lavante la dikan inteston uzu puran akvon sen aldonaĵoj. Memoru, ke la dika intesto havas proks. 80 cm de longo kaj do postulas multajn profundajn lavojn, por esti relative bone purigita. Lavu ĝin ĉiutage dum la unua fastosemajno, trifoje dum la dua kaj dufoje dum la sekvaj. Kiam el ĝi elfuos nur pura akvo, tiam sufiĉas lavi ĝin nur unufoje en semajno.

Kiam vi intencas fasti seke, bone lavu la inteston antaŭ tio. Dum al seka fastado oni ne lavas la inteston, por ne doni al la organismo akvon. Tial, por malpli suferi, valoras dum la unua semajno de fastado trinki akvon, por poste komenci sekan fastadon.

Lavado de la dika intesto mem estas kuracmetodo, kiu farata regule, en multaj kazoj eĉ sen fastado povas kuraci homon. Plej multaj homoj havas neniun ideon, kio povas troviĝi en la dika intesto. Postrestaĵoj (en formo de nigraj ŝtonoj, gumasimila substanco, gluiĝinta al la vandoj muko) restas en la dika intesto eĉ dum kelkaj dekoj da jaroj. Tio estas iu el gravaj kaŭzoj de tumoroj kaj kanceroj de intesto (iu el plej oftaj kazoj de mortoj en la civilizita mondo).

Fizika movado (ekzercado)

Dum la fastado estas konsilinde movi sin pli ol kutime oni faras tion, precipe se oni gvidas ne tre fizike aktivan vivon. Promenoj, biciklado kaj precipe naĝado estas tre konsilindaj. Tio helpas al al organismo pli rapide forigi venenojn. Faru tion precipe dum periodo de malforteco, malbona farto. Tamen se la malforeco aŭ malbona farta estas seriozaj, prefere ripozu. Sento se sobro gvidos vin.

Tre helpas la organismon kaj ĝeneralan farton tiel nomataj energidonaj ekzercoj. Al ili apartenas Qi-Gong, Taj-Ji, korpa jogo, izometria gimnastiko kaj similaĵoj. Eĉ se vi ne scias ilin, neniam lernis, ne gravas, simple koncentru vin pri sentado de energio, ne pensu, kaj sekvu malrapidege la senton (puŝadon) de la organismaj muskoloj, kiel movi vin. En la energidonaj ekzercoj sento de la energio gravas, ne tiom la movoj.