PERFEKTA SANSTATO
Imagu viajn organismon kaj menson
perfekte
laborantaj, sen iu ajn paneo. Venas neniu malvarmumo, nazkataro,
tuso, doloro, sento de trolaciĝo, elĉerpiĝo,
paroksismoj de senespero ktp., kaj aliaj, kiujn oni povus ĉi tie
nombri. Simple organismo estas tiom sana kaj pura, kiel tiu ĉi
de kelkmonata tute sana bebo, nur iom pli maljuna.
La imunologia
sistemo plu plene funkcias, tial ke ĉeesto en grupo de personoj
malvarmumiĝintaj, kun gripo aŭ alia kontaĝa malsano ne
influos vian sanstaton.
Unu el la kaŭzoj de tio estas, ke oni
eliminas el la organismo ĉiujn venenojn, kiujn oni manĝus
ĉiutage. Ja viando, legomoj, fruktoj kaj semoj amase produktataj
en farmbienoj entenas multegajn nocajn substancojn, aldonatajn por
pliigi rikoltojn. La kvanto de tiuj venenoj regule enigataj en
organismon kune kun la manĝo estas pli granda ol la kapablo de
homa organismo por forigi tiujn. Tial dum kelkaj unuaj semajnoj kaj
eĉ monatoj post ĉeso de manĝado la organismo puriĝas,
kio povas iniciati diversajn sanperturbojn. Tiu ĉi procedo de
puriĝo, de plena saniĝo, estas klare perceptebla, kiel veno
de ĉiam pli granda mildigo kaj de kreskanta leĝereco pri
korpo kaj menso.
SENDEPENDO
Estante perfekte sana, bezonante nek manĝadon nek trinkadon, ne katenas nin la devo konsumi manĝaĵon. Kio signifas, ke nocioj de malsato, nesufiĉa nutraĵo kaj ligitaj kun tio problemoj ne koncernas nin, sendepende de loko, en kiu ni vivas. Ĉu temos pri riĉa eŭropano, ĉu pri povrulo sen tn. vivrimedoj vivanta en teritorioj difinitaj kiel la „Tria mondo”, la organismo povas vivi kaj ĝui perfektan sanon, kio estas la ĉefa kondiĉo de feliĉo. Vivo de tia homo ne dependas de la manĝaĵo kaj de ĉiuj problemoj ligitaj kun ties akirado.
ŜPARO DE TEMPO
Ne okazas perdo de tempo por aĉeti
manĝaĵon.
Oni ne devas pretigi manĝaĵon: tranĉi, kuiri,
senŝeligi, friti, rosti, baki por fine ĉion manĝi.
Sekve oni ankaŭ ne devas lavi, sekigi, froti, ordigi la
kuirilojn kaj manĝakcesoraĵojn, ordigi kuirejon (ĉar
ĝi ekz. ne ekzistas). Oni ankaŭ ŝparas tempon de
manĝointervaloj dum laboro. Kaj ligiĝas kun ĉio ĉi
tio, ke oni pasigas konsiderinde pli malmultan aŭ preskaŭ
nulegalan tempon en la necesejo, por forigi, kion oni
enorganismigis.
Al tio oni devas aldoni tempon ne perditan por
viziti kuraciston kaj malsani pro malkorekta nutrado.
Nu kaj tempo
ŝparita je dormado, ĉar senmanĝuloj nature malpli
dormas, depende de la persono, tempodormo malpliiĝas eĉ
preskaŭ al nulo, kvankam kutime ĝi estas 1 ĝis 5 horoj
dum diurno.
ŜPARO DE MONO
Ĉio supre skizita kaj ligita kum manĝado kaj malsanoj postulas monon. Aĉeto de nutraĵo, kuiriloj kaj manĝakcesoraĵoj, aranĝo de kuirejo, financado de ties uzpreteco estas ja konstantaj elspezoj. Pluraj homoj daŭre kaj multkvante elspezas por kuracisto kaj kuraciloj. Iuj aĉetas gazetojn kaj periodaĵojn pri kuirarto. Ĉio ĉi ĉesas ekzisti kaj fariĝas historio por senmanĝuloj.
ŜPARO DE NATURO
Ŝanĝinte mian vivostilon je senmanĝula
mi konstatis, ke la kvanto de forĵetindaĵoj malpliiĝis
kvinoble! Ĉu tiom da forbalaaĵoj ligiĝas kun manĝaĵo?
Evidentiĝas, ke tiel estas. Plimulto el tiuj primanĝaj
forigendaĵoj estas pakaĵoj. Estas facile imagi gigantan
ŝparon de naturo se:
- oni forĵetas kelkoble malpli da
balaaĵoj;
- oni foruzas kelkoble malpli da krudmaterialoj por
produktado;
- oni faras bestbredadon sen hormonoj kaj
antibiotikoj;
- oni ne kultivas plantojn helpe de kemiaj
agrofekundigaĵoj;
- oni ne fortranĉas arbarojn por
fabriki paperon aŭ por fari agrojn
- kaj tiel plue oni povus
nomi.
Ŝparo de la naturmedio estas tiom kolosa, ke malfacilas
ĝin pritaksi, ĉar oni devas al ĝi ankaŭ alkalkuli
grandskalan ŝparon pri naturaj provizoj de Tero, nuntempe
foruzataj por elfari energiojn elektran kaj aliscpecan produktatajn
ekzemple pere de brulado de energetikaj substancoj kaj – kio
kun tio ligiĝas – per malpurigado de la aero.
PLI DA ENERGIO
Temas pri energetika nivelo de
organismo.
Konsiderenda plimulto el la senmanĝuloj havas en si tiom da
energio, ke povas agi dum multaj horoj, fojfoje sen ĉeso dum
semajnoj kaj monatoj. Tio manifestiĝas en granda kreiveco, ekz.
en literaturo, inventado, agado en nemateria sfero. Pluraj el ili
preskaŭ ne dormas, ili kapablas vojaĝi kelkdekajn horojn,
bani sin kaj tuj komenci intencitan laboron sen spuro de laciĝo.
Mi mem vidas laŭ propra sperto (oni nomas min laboremozulo) kiel
post dekhora sidado antaŭ komputilo (kiu ja elsuĉas el la
homo energion) mi havas menson same viglan kiel matenkomence, ĉe
la eklaboro. Ununure estas, ke mi sentas min tro sidfara kaj mi emus
iel korpe ekzerciĝi, ekz. iom naĝi, iom kuri. En la tempoj,
kiam mi ankoraŭ manĝis, jam meztage mi sentis bruldoloron
de la okuloj kaj vespere mi havis doloron de la kapo, pensis tiom
mallerte, ke mi faradis tro multajn erarojn por daŭrigi
laboron.
Estas nenia mirendaĵo tioma grandkvanta energio en
organismoj de senmanĝuloj. Ja iliaj organismoj ne digestas. Por
la digestado organismo foruzas 90 % el sia energio (iuj asertas, ke
super 99%). Estas malfacile tion kredi, sed ĝuste tiel estas. La
organismo estas ĉefe maŝino por digestado. Kiu fariĝis
senmanĝulo, facile tion ĉi sentas en sia propra
sperto.
Estas ankaŭ facile rimarkebla, ke ju pli homo manĝas,
des pli malforta estas. Ĉu post abunda manĝo oni inklinas
al laboro? Estas paradokse, la organismo ju pli grandkvante estus
manĝinta, des pli devintus esti forta. Ja oni parolas:
„manĝu,
por ke vi havu la forton, sed evidentiĝas, ke estas inverse.
Reale, ju pli oni metos en stomakon, des pli grandan laboron devas
fari la organismo. Se ĝi ne sukcesas en tio, tiam komencas
malbonfarti (malsani). Tial absolutaj dietoj kaj kuracigaj fastoj
estas la dua laŭ efikeco el ĉiuj konataj metodoj de
kuracado en la mondo.
Nova proverbo povas inspiriĝi: Ne
manĝu, por ke vi havu la energion.
PLI GRANDA KREIVECO
Digestado de formanĝita nutraĵo prenas
de organismo multan energion, do kiam la organismo ne digestas, tiun
ĉi energion ĝi povas destini por aliaj celoj, ekz. por
verkado. Krome, la manĝataĵo enhavas substancojn iagrade
toksajn por homa korpo. La menso kun la fizika korpo estas strikte
interligitaj kaj unu el ili influas la alian. Kiam la fizika korpo
estas purigita, sentoksigita, kian havas do la persono tenanta
senmanĝan vivostilon, tiam pensado estas pli klara kaj pli
rapida. Eĉ nur fastanta persono, post paso de la plej mafacilaj
komencaj tagoj, eksentas iun graciecon en pensado – ĉe
senmanĝulo tiu klareco de la menso estas konstanta trajto. Tial
en menso aperas multaj novaj ideoj kaj la pensado mem fariĝas
pli rapida. Homo sentas kiel la menso estus purige senigita de
nebulo, de malhela ŝelo, kiu ĝin ĉiam antaŭe
ĉirkaŭis, kaj nun vidas ĉi tiun enmensan mondon pli
klare, pli hele..
Multaj senmanĝuloj sentas bezonon verki, ĝi
povas esti skribado, pentrado, muzikkomponado.
SPIRITA EVOLUO
daŭrigota
ALIAJ ...